55 Cancri f
55 Cancri e | |
---|---|
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • stelo | |
Artista bildo de 55 Cancri f | |
Gepatra stelo | |
Stelo | 55 Cancri |
Spektroklaso | G8V |
Konstelacio | Kankro |
Rekta ascensio (α) | 08h 52m 35,8s |
Deklinacio (δ) | +28° 19′ 51″ |
Ŝajna magnitudo (mV) | 5,95 |
Distanco | 40,3 ± 0,4 lj 12,3 ± 0,1 pc |
Maso | 0,95 ± 0,10 M☉ |
Radiuso | 1,152 ± 0,035 R☉ |
Temperaturo | 5373 ± 9,7 K |
Metaleco [Fe/H] | 0,29 |
Orbitaj elementoj | |
Granda duonakso (a) | 0,781 ± 0,007 AU |
Periapsido (q) | 0,730 AU |
Apoapsido (Q) | 0,833 AU |
Discentreco (e) | 0,2 ± 0,2[1] |
Orbita periodo (P) | 260,00 ± 1,1[1] tagoj |
Argumento de la periastro (ω) | 181,1 ± 60º[1] |
Tempo de la periastro (T0) | 2.450.080,9108 ± 1,1[1] Juliaj tagoj |
Duon-amplitudo (K) | 4,879 ± 0,6 m/s [1] |
Fizikaj ecoj | |
Minimuma maso (m sin i) |
0,144 ± 0,04MJ [1] |
Informo pri malkovro | |
Dato | 11-a de aprilo 2005 |
Malkovristoj | J. Wisdom |
Metodo | Radiala rapido |
Loko | Usono |
Situacio | Publikigita |
55 Cancri f, estas ekstersunsistema planedo je proksimume 41 lumjarojn for de la Tero en la konstelacio Kankro. 55 Cancri f estas la kvara planedo (laŭ distanco) de la stelo 55 Cancri kaj la unua planedo preni la literon "f".[2] Je 2009, tio igas 55 Cancri la nura planeda sistemo, krom la Sunsistemo, kiu havas almenaŭ kvin planedojn.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]La unua raporto pri ĉi tiu planedo okazis ĉe rendevuo de American Astronomical Society dum aprilo 2005,[3] tamen devis pasi 2 jarojn kaj duono antaŭ ĝi aperis en publikaĵo.[1] Ĝi estas la unua ekstersunsistema planedo kiu restas ene de la enloĝebla zono dum ĝia tuta orbito.[4] Cetere, ĝia malkovro igis la sistemon 55 Cancri la unua planeda sistemo enhavanta kvin planedojn. Je majo 2010, ĝi daŭre estas la nura plenda sistemo, krom nia Sunsistemo, havi kvin planedojn.[5]
Orbito kaj maso
[redakti | redakti fonton]55 Cancri f troviĝas je 0,781 AU de sia stelo kaj ĝia orbita periodo estas 260 tagoj.[6] Tial ke ĝi estis detektita per radiala rapido, ni nur scias ĝian minimuman mason, proksimume 0,144 Jupiter-masoj, aŭ duono de la maso de Saturno.[6] Laŭ matematikaj simuladoj, ĝia discentreco estas 0.2±0.2.[1] Se en la simulado ankaŭ ni kalkulas je la aliaj planedo, tiam la discentreco estas 0,0002, preskaŭ cirklo.[1]
Astrometriaj observoj per la kosmoteleskopo Hubble sugestas ke la pli ekstresa planedo 55 Cancri d havas klinangulon de 53°.[7] Se tiu mezuro estas konfirmita, kaj supozante ke la sistemo estas samebena, la vera maso de 55 Cancri f estus 25% pli granda ol la minimuma maso, proksimume 0,18 Jupiter-masoj.[1]
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Ĉar la planedo estis detektita per nerekta metodo, oni ne povas kalkuli ecojn kiel la radiuso, konsisto kaj temperaturo. Kun maso duona al tiu de Saturno,[6] 55 Cancri f estas gasgiganto sen solida surfaco. Ĝi orbitas en la enloĝebla zono, kio signifas ke povus ekzisti likva akvo sur la surfaco de ebla satelito.[8]
Astronomoj ne scias ĉu la konsisto estas pli simila al tiu de Saturno aŭ Jupitero.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 Fischer, D. A. et al. (2007-12-23). “Five Planets Orbiting 55 Cancri”, Astrophysics. Alirita 2008-09-17..
- ↑ 2,0 2,1 Shige Abe (2007-11-12) Researchers Identify First Five-Planet Extrasolar System. NASA Astrobiology. Arkivita el la originalo je 2008-09-16. Alirita 2008-09-17 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-16. Alirita 2010-05-12 .
- ↑ J. Wisdom (2005-04-11). “A Neptune-sized Planet in the rho1 Cancri System”, DDA 36th Meeting, 10-14 April 2005—Session 5 Posters. Alirita 2008-09-17.. Arkivigite je 2006-12-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-16. Alirita 2010-05-12 .
- ↑ Ian Sample, science correspondent. "Could this be Earth's near twin? Introducing planet 55 Cancri f", 'The Guardian', 2007-11-07. Kontrolita 2008-10-17.
- ↑ The Extrasolar Planets Encyclopaedia. Exoplanet.eu. Alirita 2008-09-14 .
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Notes for Planet 55 Cnc f. The Extrasolar Planets Encyclopaedia. Alirita 2008-09-14 .
- ↑ Han et al. (2001). “Preliminary Astrometric Masses for Proposed Extrasolar Planetary Companions”, The Astrophysical Journal Letters 548 (1), p. L57–L60. doi:10.1086/318927. Arkivigite je 2015-11-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-06. Alirita 2010-05-12 .
- ↑ Sample, Ian (2007-11-07) Could this be Earth's near twin? Introducing planet 55 Cancri f. The Guardian. Alirita 2008-09-17 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ward Glen. Astronomers Find Fifth Planet Around 55 Cancri. The Starry Mirror (2007-11-08). Arkivita el la originalo je 2007-11-10. Alirita 2008-09-17 .